Saltu al enhavo

Internacia Kriza Grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el International Crisis Group)
Internacia Kriza Grupo
emblemo
ne-registara organizaĵo
neprofitcela organizaĵo
pensfabriko
pac-organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1995
Lando(j) Usono vd
Sidejo Bruselo, Usono
Moto Preventing War. Shaping Peace
Working to prevent conflict worldwide
Fondinto(j) Morton I. Abramowitz • Mark Malloch Brown • George J. Mitchell vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo ne-registara organizaĵo
vdr

La Internacia Kriza Grupo (angle International Crisis Group, akronime ICG) estas fama ne-registara organizaĵo financita ĉefe de usonaj fondaĵoj kaj de subvencioj de naciaj buĝetoj. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj ĝi proponas analizojn kaj solvproponojn por internaciaj konfliktoj.

En 2009 la organizaĵo havas 130 plentempajn dungitojn.

La organizaĵo estis fondita de la eksano de la Eŭropa Komisiono, Chris Patten (Lord Patten of Barnes). Ekde januaro 2000 la aŭstralia eksministro pri eksteraj aferoj, Gareth Evans, estas prezidanto kaj direktoro de la organizaĵo.

La ĉefsidejo de ICG troviĝas en Bruselo, Belgujo, aliaj reprezentejoj en Vaŝingtono, Londono kaj Moskvo. La kunlaborantoj laboras en 15 ejoj tra la mondo kaj aktivas en krizejoj en ĉirkaŭ 50 landoj.

La raportoj de ICG estas sendataj al ministroj pri eksteraj aferoj kaj internaciaj organizaĵoj, kaj publikigitaj sur la ttt-ejo de la organizaĵo al la publiko.

Oni kritikas la organizaĵon pro partopreno en iuj konfliktoj, kiel ekzemple la postulo al EU en 2007 rapide agnoski la sendependecon de Kosovo. Serbujo kaj Rusujo konsideris tion provokado.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]