Internacia Ornitologia Kongreso
Aspekto
(Alidirektita el International Ornithological Congress)
La serio de Internaciaj Ornitologiaj Kongresoj formas la plej malnovan kaj plej grandan internacian serion de kunvenoj de ornitologoj. Ĝi estas organizata de la Internacia Ornitologia Komitato, nome grupo de ĉirkaŭ 200 ornitologoj. La unua kunsido okazis en 1884; venontaj kunsidoj estis neregulaj ĝis 1926 ekde kiam la kunvenoj okazis ĉiun kvaran jaron, escepte ĉe la du perditaj okazoj dum kaj tuj post la Dua Mondmilito. Jaroj kaj lokoj de pasintaj kaj estontaj renkontiĝoj estas:
- 1884 - Aŭstrio Vieno, Aŭstrio
- 1891 - Hungario Budapeŝto, Hungario
- 1900 - Francio Parizo, Francio
- 1905 - Britio Londono, Britio
- 1910 - Germanio Berlino, Germanio
- 1926 - Danio Kopenhago, Danio
- 1930 - Nederlando Amsterdamo, Nederlando
- 1934 - Britio Oksfordo, Britio
- 1938 - Francio Rouen, Francio
- 1950 - Svedio Upsalo, Svedio
- 1954 - Svislando Bazelo, Svisio
- 1958 - Finnlando Helsinki, Finnlando
- 1962 - Usono Ithaca, Usono
- 1966 - Britio Oksfordo, Britio
- 1970 - Nederlando Hago, Nederlando
- 1974 - Aŭstralio Kanbero, Aŭstralio
- 1978 - Germanio Berlino, Germanio
- 1982 - Sovetunio Moskvo, Sovetunio
- 1986 - Kanado Otavo, Kanado
- 1990 - Nov-Zelando Christchurch, Novzelando
- 1994 - Aŭstrio Vieno, Aŭstrio
- 1998 - Sud-Afriko Durbano, Sudafriko
- 2002 - Ĉinio Pekino, Ĉinio
- 2006 - Germanio Hamburgo, Germanio
- 2010 - Brazilo Campos do Jordão, Brazilo
- 2014 - Japanio Tokio, Japanio
- 2018 - Kanado Vancouver, Kanado
- 2022 - Sud-Afriko Durban, Sud-Afriko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Birds of the World: Recommended English Names, de Frank Gill kaj Minturn Wright je la konto de IOK.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- International Ornithological Congress
- www.worldbirdnames.org - IOC World Bird List Arkivigite je 2011-08-17 per la retarkivo Wayback Machine angle
- www.worldbirdnames.org - The IOC classification Arkivigite je 2011-05-22 per la retarkivo Wayback Machine angle