Irako en la Olimpikoj
Aspekto
(Alidirektita el Irako en la Somera Olimpiko 1996)
Sportista teamo de Irako en la Olimpikoj jam en 1948 kaj de 1960 ĝis 1968, kaj kontinue ekde 1980 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 15 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis irakaj partoprenantoj. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu medalon: Temis pri bronza medalo pri halterlevado en la Somera Olimpiko 1960.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo Arkivigite je 2019-08-02 per la retarkivo Wayback Machine (arabe kaj angle)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)