Granda Insulo de Fajrolando
Granda Insulo de Fajrolando | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko, Atlantiko | |
Supermara alteco | 2 488 m [+] | |
Koordinatoj | 54° 10′ S, 68° 30′ U (mapo)-54.166666666667-68.5Koordinatoj: 54° 10′ S, 68° 30′ U (mapo) | |
Ĉefa loko | Río Grande | |
Plej alta punkto | Monto Darvino | |
- alteco | 2 488 m | |
Akvokolektejo | 47 992 km² (4 799 200 ha) [+] | |
Areo | 47 992 km² (4 799 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 200 000 [+] | |
Horzono | UTC-03:00 [+] | |
Granda Insulo de Fajrolando | ||
Vikimedia Komunejo: Tierra del Fuego [+] | ||
La Granda Insulo de Fajrolando (hispane Isla Grande de Tierra del Fuego, aŭ simple Tierra del Fuego, do Fajrolando laŭ traduko aŭ Fuegio laŭ adapto, estas situanta en plej suda pinto de Sudameriko, kontinento el kiu ĝi estas separata de la Magelana Markolo. Estas, laŭ areo, la 29a plej granda insulo en la mondo kaj la plej granda, kun multa diferenco, el la insuloj de la gran arkipelago Fajrolando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas limigita sude de la Kanalo Beagle, oriente de la Atlantiko kaj okcidente de la Pacifiko. Tiu insulo estas kunapartenaĵo de Argentino kaj Ĉilio, al kiuj korespondas la orienta kaj okcidenta partol, respektive. Tiele 18 507,3 km² apartenas al Argentino kun 38,57 % de la totalo dum 29 484,7 km² apartenas al Ĉilio kun 61,43 % el la totalo de la areo de la insulo. La argentina parto de la insulo korespondas al la Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko, kies ĉefurbo estas la urbo Ushuaia. La ĉilia sektoro de la insulo korespondas majoritate al la Provinco Fuegio, apartenanta al la regiono Magallanes y de la Antártica Chilena. La ĉefurbo de tiu provinco estas Porvenir. La resto de la ĉilia sektoro de la insulo korespondas al parto de la Provinco Antártica Chilena, apartenanta ankaŭ al la sama regiono.
La retejo de la Instituto Geográfico Nacional atribuas al Kabo San Pío la fakton esti la punkto plej suda de la teritorio argentina supermara kun fakta suvereneco; tamen, la retejo de la Subsekretario de Katastro de Fajrolando maekas, ke punta Falsa 55° 03′ 34″ S 66° 26′ 29″ O / 55.05944 °S, 66.44139 °O (mapo) kaj la islote Blanco 55° 03′ 51″ S 66° 33′ 06″ O / 55.06417 °S, 66.55167 °O (mapo) troviĝas plej sude ol la kabo San Pío.
Demografio
[redakti | redakti fonton]La insulo havas pli ol 130 mil loĝantoj distribuitaj jene:
Sektoro | Loĝantaro | Denseco |
---|---|---|
TDF Argentina | 126 998 | 6,86 |
TDF Ĉilia | 6 904 | 0,20 |
Totalo | 133 902 |
La loĝantaro en argentina teritorio estas majoritata pro la sukcesaj argentinaj planoj por turismo kaj industrio cele al setlado de loĝantaro kaj evitado ke ĝi iĝu "dezerta" insulo, kia tiu de la ĉilia sektoro. Pro eraroj de la Censo de 2010 eble la argentina sektoro havas pli ol 180 mil loĝantoj.
La ĉefaj setlejoj estas la jenaj:
- Río Grande (Argentino): 66 475 loĝantoj (2010).
- Ushuaia (Argentino): 56 593 loĝantoj (2010).
- Porvenir (Ĉilio): 5.078 loĝantoj (2002).
- Tolhuin (Argentino): 2 626 loĝantoj (2010).
- Cerro Sombrero (Ĉilio): 687 loĝantoj (2002)
- Puerto Almanza (Argentino): 100 loĝantoj (2010)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Novaĵoj de Tierra del Fuego Arkivigite je 2013-05-21 per la retarkivo Wayback Machine