Țibeni
Aspekto
(Alidirektita el Istensegíts)
Țibeni | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Suceava | |
Alinome | Istensegíts (hungare) | |
Situo | 47° 49′ N, 26° 1′ O (mapo)47.81611111111126.024444444444Koordinatoj: 47° 49′ N, 26° 1′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 328 m | |
Poŝtkodo | 727481 | |
Loĝantaro | 1 307 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 150212 | |
Țibeni [cibenj] (hungare: Istensegíts [iŝtenŝegiĉ]) estas vilaĝo en Rumanio en la valo de rivero Suceava en la iama regiono de Bukovino.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 2 992 loĝantojn (ĉ. 43 % da ĉango-hungaroj). En la censo de 2002 el la 1 307 loĝantoj 1 298 (99,3 %) deklaris sin rumanoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Țibeni estis unu el setlegejoj de bukovinaj sikuloj, kiuj rifuĝis post la Siculicidium en Moldavion kaj poste inter 1777 kaj 1786 en Bukovinon. En 1941 oni translokis la ĉanghungarojn al Bácska kaj poste al Baranya (Hungario) en la loĝejojn de elkoloniigitaj ŝvaboj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Simon Antal Gáspár (1-a de aprilo 1895 – Halásztelek, 15-a de februaro 1978): etnografia kolektanto.
- Pali János László (6-a de decembro 1878 – Deva, 5-a de marto 1959): memlernanta verkisto.
- Dénes Makray (Istensegíts, 1866 – Kolozsvár, 9-a de decembro 1910): aktoro.
- Alajos Sántha (n. 1912): instruisto pri la hungara kaj rumana lingvoj, lokhistoriisto.
- Mihály László (26-a de aŭgusto 1849 – Budapest, 29-a de marto 1932): instruisto, verkisto.
- Pál Sántha (1-a de novembro 1890 – Kanado), 9-a de aprilo 1962): eklezihistoriisto, vojaĝverkisto.