Ivan Papanin
Ivan Papanin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1894 en Sebastopolo |
Morto | 30-an de januaro 1986 (91-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | polusa esploristo politikisto militisto verkisto geografo |
Ivan Dmitrieviĉ Papanin (en rusa Иван Дмитриевич Папанин, 26a de Novembro (laŭ malnova stilo 14a de Novembro 1894 - 30a de Januaro 1986) estis rusa polusa esploristo, sciencisto, vic-admiralo, kaj dufoje Heroo de Sovetunio, kiu krome ricevis naŭfoje la medalon de la Ordeno de Lenin.
Li partoprenis en la Rusia enlanda milito en Ukrainujo en la flanko de Sovetunio. En 1920 li estis sendita al Krimeo por organizi gerilon kontraŭ la Barono Vrangel. Kaj poste partoprenis al diversaj nordpolusaj ekspedicioj en la 1930-aj jaroj, ekzemple al Lando de Francisko Jozefo.
En 1937-1938 li estis estro de fama ekspedicio Norda Poluso-1.[1] Kvar esploristoj, Ivan Papanin, Ernst Krenkel, Jevgenij Fjodorov kaj Pjotr Ŝirŝov, surteriĝis sur la flosanta glaciejo nordpolusa el aviadilo pilotita de Miĥail Vodopjanov. Dum 234 days, la teamo de Papanin plenumis ampleksan gamon de sciencaj esploradoj en ĉe-polusa zono, ĝis ili estis reprenitaj de du glacirompiloj nome Murman kaj Tajmir. Ĝi estis la unua ekspedicio tiutipa en la mondo. Ĉiuj membroj de la ekspedicio ricevis la titolon Heroo de Sovetunio, kiu estis tre rara antaŭ la Dua Mondmilito.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ North Pole Drifting Stations (1930s-1980s). Woods Hole Oceanographic Institution (2011-08-17). Alirita 2012-01-08 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio ruse
- Biografio ruse
- Alexander Malakhov The Chief Ice-Floe of the Soviet State publikigita en Kommersant ruse
- Papanin and Arctic Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Moscow Centre of the Russian Geographical Society ruse
- hu:Papanyin - Biografio de Papanin (hungare)
- Ivan Papanin icebreaker ship details Arkivigite je 2013-04-08 per la retarkivo Wayback Machine ĉe marinetraffic.com, including position maps
- Ivan Papanin's tracking map Arkivigite je 2015-11-25 per la retarkivo Wayback Machine and meteorological data