Saltu al enhavo

Ivan Ŝirjaev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ivan Malfeliĉulo)
Ivan Ŝirjaev
Persona informo
Aliaj nomoj Ivan Malfeliĉulo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1877 (1877-04-11)
Morto 23-an de oktobro 1933 (1933-10-23) (56-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater séminaire théologique de Iaroslavl (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1895–)
verkisto
tradukisto
pastro Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 3228
vdr

Ivan Genadieviĉ ŜIRJAEV (ruse Иван Геннадьевич Ширяев[1], ankaŭ konata kiel Johano Genadleviĉ ŝirjaev, plumnomo: Ivan Malfeliĉulo; naskiĝis la 11-an de aprilo 1877 en la vilaĝeto Vereteja (ruse Веретея),[2] gubernio Jaroslavl; mortis la 23-an de oktobro 1933) estis rusa instruisto, post 1904 rusortodoksa pastro en Vologda[3], tradukisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj en Esperanto. Iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto.

Ŝirjaev fariĝis esperantisto en 1895 kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis Esperanton, partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE, La Ondo de Esperanto, Internaciaj Floraj Ludoj ktp. Li kunlaboris al L' Esperantiste, Lingvo Internacia, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo ktp.

Sub la plumnomo Ivan Malfeliĉulo li aperigis multajn artikolojn en la Esperanto-gazetaro.[mankas fonto]

Dum kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo Esperanto-Enciklopedio. Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de Enciklopedio de Esperanto (Budapest 1933) kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro.

Post lia morto pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis diservojn en Esperanto je lia rememoro en la preĝejo de la vilaĝo Lomigory (6-an de novembro, 11-an de novembro, 1-an de decembro).

Originalaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Sen Titolo (kiun kelkaj fakuloj konsideras la plej frua originala Esperanto-romano kaj la plej interesa el la fruaj romanoj verkitaj en Esperanto[4]. Eldonita nur en 1995 ĉe Pro Esperanto, Vieno). Kredeble finverkita proksimume en 1920 sed kuŝinta manuskripte en ŝranko dum jardekoj. Trafa kaj amuza rakonto pri evoluo de junulo, certe kun membiografiaj trajtoj, de frua bonega stilisto.
  • Sep Rakontoj (1906)
  • La Ciganino (1907), rakonto en brajla preso
  • Tra la Loko Ensorĉita (1913)
  • Forta Impreso (1914)
  • Peko de Kain (1933)
  • En la Vagono kaj Aliaj Rakontoj (1937)


1993 estis lanĉita sine de la eldonejo Pro Esperanto projekto de eldonado de plena verkaro de Ŝirjaev. Ĝis nun aperis tri volumoj: La Dormanta Grafino (noveloj), La Nova Vivo (romano) kaj Sen Titolo (romano). La kvara kaj lasta volumo kun rakontoj estas en preparo.

Pri Tra la Loko Ensorĉita.

Citaĵo
 Rusa pastro nokte devis veturi al malproksima vilaĝo. Devojiĝinte, li sin trovas en mistera marĉo, kie li aŭdas kaj vidas teruraĵojn. Sekvas rakonto de la historio aŭ legendo, kiu donis al la marĉo ĝian malbonan reputacion.

La stilo de la verko estas tre bona, nur en unu loko ni rimarkis sintakson ŝajne ne tute boman. "La

veturigisto...longatempe esploris la renkontiton per ambaŭ manoj, kaj ne pli frue permesis sidiĝi en la glitveturilon ol dirinte antaŭ lia vizaĝo la preĝon por forpeli diablon." Ĝi estas tre rekomendinda kiel facila kaj interesa legajo. 
— A.B. La Brita Esperantisto - Numero 104, Aŭgusto (1913)

Pri En la Vagono kaj Aliaj Rakontoj

Citaĵo
 Malnova esperantisto de 1895, senlaca pioniro kaj iniciinto de Enciklopedio de Esperanto estis ĉi tiu rusa pastro, la verkinto. Estas vere ĝojige, ke la eldonejo decidis honori la memoron al li per publikigo de iom el lia postlasaĵo. En la rakontoj de Ŝirjaev respeguliĝas la rusa homo kaj la Granda Rusujo
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.152 (mar 1938)

Agnosko pri Ivan Sirjaev en la enkonduko de la Enciklopedio de Esperanto en 1934:

Citaĵo
 Manko en nia literaturo de informlibro, kie Esperantistoj, precipe kursgvidantoj kaj kursanoj, povus senpene kaj rapide trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn, necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado, kie estus koncentrigitaj kaj eternigitaj biografiaj notoj pri kiel eble plej multaj memorindaj agantoj de la movado, kaj cet., igis min entrepreni tiun ĉi malfacilan taskon, al kies plenumo mi dediĉis tutajn jarojn da laborado." Tiujn vortojn ni legas en la antaŭparolo (apr. 1930) de Ivan Ŝirjaev, kiu en 1931 sendis sian laboraĵon al Literatura Mondo en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Tiu ĉi materialo estis la kerno kaj elirpunkto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Ivan Ŝirjaev (mortinta en 1933), el kies artikoloj ni uzis multajn por la nova verko, fariĝis pro sia iniciato ĝia ĉefredaktoro. Estas dolore bedaŭrinde, ke li ne povis ĝisvivi la disbranĉiĝon de la arbo, kiu kreskis el la nobla semo de lia valora iniciato. Ni kredas, ke la verko ne malinde gardos lian karan memoron. 
— Enciklopedio de Esperanto, enkonduko, antaŭparolo] (1934)

Gravaj tradukoj[5][6] restis kiel manuskriptoj en lia tirkesto, nun eble perditaj aŭ ie deponitaj:[mankas fonto]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ivan Ŝirjajev, la iniciatinto de nia Enciklopedio, La Ondo de Esperanto, la 23-an de aprilo 2017.
  2. la vilaĝeto Vereteja (ruse Веретея) situis proksime de la eksa urbo Mologa (ruse Моло́га), kiu tamen intertempe dronis en la ribinska rezervujo, kvankam la apuda la vilaĝeto Vereteja ne malaperis en la rezervujo.
  3. Sen Titolo, Vieno 1995, postparolo p. 307-333 donas multajn informojn pri liaj vivo kaj verko
  4. (eo) Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2022, La Ondo de Esperanto, paĝo 45, n-ro 1, 2022
  5. Heroldo de Esperanto, n-ro 48 (753), 1933, nekrologo (mencias la tradukojn de Dostojevski, Tolstoj, Orbuŝulo), kies manuskriptoj restis en lia tirkesto
  6. Enciklopedio de Esperanto, p. 533-544 (ripetas informon pri liaj tradukoj)

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Taŭriono Smykov, Ivan Ŝirjaev: novaj biografiaj informoj, Esperanto, 1374 (12) Decembro 2022, paĝoj 260-261


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.