József Léstyán
Aspekto
(Alidirektita el József Lestyán)
József Léstyán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1886 en Sovata |
Morto | 27-an de junio 1952 (65-jaraĝa) en Bistrița |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto |
LÉSTYÁN József (le:ŝtja:n) estis hungara romkatolika pastro, arthistoriisto naskita en Szováta la 21-an de septembro 1886 kaj mortinta en Bistrița la 27-an de junio 1952.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Léstyán finis teologion (1906), li estis helppastro en Sibio, religiinstruisto en Gyulafehérvár, parokestro en Borbánd, pararele direktoro de la Biblioteko Batthyaneum (1920-31), de 1931 ĉefdekano en Bistrița. Liaj ekleziartaj studoj aperis en katolikaj revuoj Az Oltár kaj Erdélyi Tudósító.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Rövid útmutató a gyulafehérvári székesegyház megtekintésére (en hungara, rumana, franca, germana lingvoj, Gyulafehérvár 1921);
- Beszterce műemlékei (Kv. 1944).