Jan Smuts
Aspekto
(Alidirektita el Jan Christiaan Smuts)
Jan Christiaan SMUTS (naskiĝis la 14-an de majo 1870, mortis la 11-an de septembro 1950) estis sud-afrika politikisto, bura generalo kaj marŝalo de la brita imperio. Li fariĝis sinsekve ministro pri defendo, pri internaj aferoj, pri financoj, pri justico kaj denove pri defendo. Li sekve iĝis la ĉefministro de Sud-Afriko inter 1919 kaj 1924, kaj denove inter 1939 kaj 1948.
Smuts apartenis al la imperia kabineto de Winston Churchill dum la Dua mondmilito, kaj estis unu el la fondintoj de la Ligo de Nacioj en 1920. Li ankaŭ kunlaboris al la kreado de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945, kaj estis la precipa redaktanto de la antaŭparolo de la UN-ĉarto.
Kategorioj:
- Naskiĝintoj en 1870
- Mortintoj en 1950
- Viroj
- Naskiĝintoj la 24-an de majo
- Mortintoj la 11-an de septembro
- Afrikaneroj
- Afrikaj kristanoj
- Britoj de la Unua Mondmilito
- Ĉefministroj de Sud-Afriko
- Marŝaloj
- Ministroj pri defendo
- Ministroj pri financoj
- Ministroj pri eksteraj rilatoj
- Ministroj pri internaj aferoj
- Ministroj pri justico
- Ŝtatestroj aŭ registarestroj en la Dua Mondmilito