Jelly Koopmans-Schotanus
Aspekto
(Alidirektita el Jelly Schotanus)
Jelly Koopmans-Schotanus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1919 en Nijehaske |
Morto | 17-an de novembro 1998 (78-jaraĝa) en Arnhem |
Lingvoj | nederlanda • Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Wim Koopmans (1950–) |
Infanoj | Benata Koopmans, Feliĉa Koopmans, Donita Koopmans, Espero Koopmans |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jeltje Trijntje (Jelly) KOOPMANS-SCHOTANUS (naskiĝis la 16-an de decembro 1919 en Nijehaske, mortis la 17-an de novembro 1998 en Arnhem) estis laika predikantino de la nederlanda reformita eklezio kaj aktivulino de KELI. Ŝi ofte predikis en esperantlingvaj diservoj, kunorganizis kristanajn Esperanto-aranĝojn kaj verkis plurajn broŝurojn pri kristanaj temoj.
Ŝia libreto Preĝo por ĉiu tago aperis ankaŭ en germana traduko en eldonkvanto de kelkdek mil ekzempleroj.
La 12-an de aprilo 1950 en Hilversum ŝi edziniĝis al Wim Koopmans. Iliaj kvar infanoj Benata (1951), Donita (1954), Feliĉa (1956) kaj Espero (1957-2010) iĝis denaskaj esperantistoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝo por ĉiu tago (1-a eldono 1969, 3-a eldono 1979, 4-a eldono 2007)
- Bete mit mir (germanlingva eldono de Preĝo por ĉiu tago, tradukita de Dietrich Böning), 1980