Ion Ionescu-Căpăţână
Ion IONESCU-CĂPĂȚÂNA (naskiĝinta la 27-an de marto 1915 en Bukareŝto, mortinta en aprilo 1942 en Soutraine apud Rantigny) estis rumana esperantisto kaj publicisto.
Li esperantistiĝis en la jaro 1931; li fariĝis sekretario de Rumana Esperanto-Societo, redaktoro kaj eldonisto de la rumanlingva "Vegetarismul" kaj de "Vegetarano", organo de Internacia Vegetarana Ligo Esperantista, kies ĝenerala sekretario li estas.
Căpăţână estis aŭtodidakto kaj entuziasma propagandisto de Esperanto kaj de vegetarismo, de pacismo kaj de liberpensado. Pri ĉi tio li skribis gazete kaj en diversaj broŝuroj. En 1935 li transloĝiĝis al Parizo de kie li kunordigis presad-servon por batalantoj en Hispana Enlanda Milito. En 1938 li ekloĝis en la departemento Oise, solece arbarrande en ligna kabano. En ĝi troviĝis biblioteko kaj malgranda presejo. Li mortis post manĝo de venenaj fungoj kaj neeblo ricevi tujan medicinan helpon.
Li eldonis en kvar lingvoj (Esperante de li mem; france de Gérard de Lacaze-Duthiers; hispane de Benjamín Cano Ruiz; rumane de Eugen Relgis) la kajerojn "Cahiers de l’Artistocratie" (1939-40). Li eĉ planis krei internacian renkontiĝcentron por samideanoj. La lasta de li farita verko temis pri Panait Istrati.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eugen Relgis: "Libertari şi pacifişti din România" - ĉe: Idea, 54 (2019), samtempe etbiografio