Joseph Silbernik
Aspekto
(Alidirektita el Joseph SILBERNIK)
Joseph Silbernik | |
---|---|
Joseph Silbernik ĉ. 1912 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1849 en Litovio |
Morto | 30-an de aŭgusto 1925 (75-jaraĝa) en Bellevue Hospital Center |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Manhatano |
Ŝtataneco | Usono (1882–) |
Familio | |
Patro | Aleksandro Silbernik |
Patrino | Goda Mejerovna Silbernik |
Frat(in)o | Klara Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | delegito de UEA esperantisto komponisto |
Joseph Silbernik (nask. en 1850 aŭ 1851, m. la 30-an de aŭgusto 1925 en Novjorko, Usono) estis usona esperantisto, dum multaj jaroj ĉefdelegito de UEA en Novjorko, frato de Klara kaj bofrato de Ludoviko Zamenhof.
Silbernik elmigris al Usono en 1874. En 1882 li iĝis ĝia civitano kaj tiam laboris kiel komponisto. En postaj jaroj lia profesio estis tribunala interpretisto[1]. Dum multaj jaroj li estis UEA-delegito kaj aktiva esperantisto.
En 1925 li decidis partopreni tiujaran Universalan Kongreson en Ĝenevo, malgraŭ la opinio de la kuracistoj, por renkonti siajn familianojn. Tri tagojn post la reveno al Usono, la 30-an de aŭgusto 1925, li mortis [2] en Bellevue Hospitalo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Joseph Silbernik, the UEA's Man in New York
- ↑ Tomaso Eccardt: Historio de la Esperanta movado en Novjorko – dua parto en Novjorka Prismo, februaro 2006. Arkivita el la originalo je 2018-08-30. Alirita 2018-10-05 .