Julio de 2024
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2024:
Pli ol cent mortoj, inter kiuj multaj virinoj kaj infanoj, pro homamasiĝo dum religia festivalo en Hathras, en Utar-Pradeŝo, sudoriente de Nov-Delhio, Barato.
La reginta Konservativa Partio de Britio amase malgajnis en parlamentaj elektoj post 14-jara regado. La Laborista Partio gajnis absolutan plimulton da seĝoj.
La reformista Masud Pezeŝkian venkis en la prezidenta balotado en Irano.
La maldekstro venkis en la ĝenerala balotado de Francio, dum la reginta dekstro de Emmanuel Macron iĝas duaranga kaj la antaŭvidita venkonta ekstremdekstro de Marine Le Pen restas triaranga.
Eksa usona prezidanto Donald Trump estis vundita en malsukcesa atenco proksime de Butler, Pensilvanio.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Ursula von der Leyen estis reelektita de la Eŭropa Parlamento por gvidi la Eŭropan Komisionon por pliaj 5 jaroj.
Operacio Longa Brako: En respondo al la spavo-atako en Tel-Avivo kaj la implikiĝo de la Hutioj en la Israel-hamasa milito de 2023, la aerarmeo de la Israelaj Defendaj Fortoj atakis Hutiajn celojn en la havenurbo Al-Hudaida en la samnoma provinco en Jemeno. Tio estis la unua militatako de Israelo en Jemeno.
Pli ol cent mortoj rezultis dum protestoj fare de ĉefe studentoj kaj subpremado fare de polico en Bangladeŝo dum la lasta semajno.
Usona prezidanto Joe Biden anoncis sian retiriĝon de la prezidenta konkurso. Li subtenas Vicprezidanton Kamala Harris kiel novan kandidaton de la demokratoj.
- La Internacia Matematika Olimpiko (IMO) por 2024 finiĝis. En la konkurso partoprenis 609 junuloj reprezentantaj 108 landojn. La delegacioj de Usono, Ĉinio kaj Sud-Koreio gajnis la unuajn tri lokojn.
En Parizo komenciĝis la Somera Olimpiko 2024.
|