Julius August Schönborn
Julius August Schönborn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1801 en Meseritz (ekde 1945 pole Międzyrzecz) |
Morto | 1-an de septembro 1857 (55-jaraĝa) en Altwasser (ekde 1945 pole Stary Zdrój), urbodistrikto de Waldenburg (ekde 1945 pole Wałbrzych) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Carl Schönborn ![]() |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo instruisto arkeologo ![]() |
Julius August SCHÖNBORN estis germana arkeologo, orientalisto kaj klasika filologo. Li naskiĝis la 8-an de novembro 1801 en Meseritz (ekde 1945 pole Międzyrzecz) kaj mortis la 1-an de septembro 1857 en Altwasser (ekde 1945 pole Stary Zdrój), urbodistrikto de Waldenburg (ekde 1945 pole Wałbrzych). Julius August Schönborn profesie estis gimnazia instruisto en la Reĝlando Prusio. En arkeologio li precipe konatiĝis kiel malkovrinto de la monumentoj de antikva Likio en suda Malgrandazio, do suda nuntempa Turkio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en la familio de luterana pastro, Johann Martin Schönborn, lernejestro en Meseritz. En 1821 li finis la gimnazion Sankta Magdalena en Breslaŭo (ekde 1945 nomata Vroclavo). Poste li ankaŭ studis en Breslaŭo, teologion kaj orientajn lingvojn. Li restis nelonge en Berlino kaj baldaŭ moviĝis al la urbo Poznano en Prusio, tiam formale nomita Posen, kie en 1825 li alprenis pozicion kiel instruisto ĉe la liceo Maria Magdalena, kaj poste ĉe la gimnazio Frederiko Wilhelmo. En 1844 li estis nomumita profesoro. Li instruis klasojn pri religio, hebrea, greka kaj latina lingvoj, kaj ankaŭ pri geografio kaj sporteduko. Liaj germanlingvaj lernolibroj de la latina (de 1835, 1841 kaj 1848) estis oficiale rekomenditaj por ĉiuj prusaj lernejoj.