Junio de 2007
Aspekto
(Alidirektita el Junio 2007)
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2007 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum junio de 2007.
30-a de junio 2007
[redakti | redakti fonton]- Terorista atenco en la flughaveno de Glasgovo, Skotlando, per la uzo de aŭtomobilo kun eksplodaĵoj. Neniu persono mortis, kaj nur la aŭtoro estis severe vundita.
28-a de junio 2007
[redakti | redakti fonton]- La Operdomo de Sidnejo estas rekonita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
- Mortis Miyazawa Kiichi, la 28-a Ĉefministro de Japanio
23-a de junio 2007
[redakti | redakti fonton]- Mortas ĉirkaŭ 200 en ŝtormoj en la dua urbo de Pakistano, Karaĉio. Ekde sabato falis 17.7mm de pluvo, kaj oni antaŭvidas plian pluvadon.
16-a de junio 2007
[redakti | redakti fonton]- La unua en historio traduko de Korano en la kartvelan lingvon estas prezentita en Tbiliso. La libron tradukis kartvela orientisto Giorgi Lobĵanidze.
14-a de junio 2007
[redakti | redakti fonton]- Mortis Kurt Waldheim, eksa Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj prezidento de Aŭstrio.
13-a de junio 2007
[redakti | redakti fonton]- Kolapsis la tuta komputila sistemo de la Internacia Kosmostacio eble pro instalo de novaj sunĉelaj paneloj de NASA.
- Post akraj bataloj, Hamas tute regas la Gaza-strion. La organizo likvidas multajn Fatah-membrojn kiel kunlaborantojn (de Israelo kaj Usono)
5-a de junio 2007
[redakti | redakti fonton]4-a de junio 2007
[redakti | redakti fonton]- Komencas en Hago internacia juĝo kontraŭ la eksa prezidento de Liberio Charles Taylor, pro homarkrimoj dum la milito en Sieraleono.
1-a de junio 2007
[redakti | redakti fonton]- Sep homoj mortis rezulte de terorisma atenco kontraŭ Ali Mohamed Gedi, nova ĉefministro de Somalio. Mem la politikisto restis tute sana.
|