Georgo la Longbraka
Georgo la Longbraka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1090-aj jaroj en Perejaslav | ||||
Morto | 15-an de majo 1157 en Kievo | ||||
Tombo | Church of the Saviour at Berestove (en) vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | antikva orientslava lingvo vd | ||||
Ŝtataneco | Kieva Regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Rurikidoj • Monomakhovichi vd | ||||
Patro | Vladimiro la 2-a de Kievo vd | ||||
Patrino | Eufimia (en) kaj Gytha de Wessex vd | ||||
Gefratoj | Euphemia of Kyiv (en) , Agafia of Kyiv (en) , Mstislav la 1-a de la Kieva Regno, Viacheslav I of Kiev (en) kaj Yaropolk II of Kiev (en) vd | ||||
Infanoj | Rostislav Yuryevich (en) , Olga Yuryevna (en) , Boris Yurevich (en) , Basilio Jur'evič (it) , Mstislav, Duke of Novgorod (en) , Jaroslav Jurjevič (it) , Ivan Yuryevich (en) , Miĥaelo la 1-a de Vladimiro, Vsevolod III the Big Nest (en) , Andreo de Bogolubovo, Gleb of Kiev (en) , Peter of Murom (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georgo la Longbraka (ruse Юрий Долгорукий (Jurij Dolgorukij); 1090-aj jaroj – 15-a de majo 1157), filo de Vladimiro la 2-a de Kievo, nomita Vladimiro Monomaĥo, estis princo de la Suzdala princlando, el la rurikidoj. Ekde la 1130-aj jaroj agadis por ekregi Kievon, pro kio ricevis la kromnomon Dolgorukij (Longbraka). La ĉefprinco de Kieva Regno en 1149–1151.
Dum lia regado en rusiaj kronikoj estis unuafoje menciita Moskvo. La princo, kiu multe atentis pri defendeblo de siaj urboj, fortikigis Moskvon per novaj lignaj muroj kaj foso. Tial tradicie tiun princon oni rigardas fondinto de Moskvo[1].
La asteroido 7223 Dolgorukij estas nomita omaĝe al lia memoro.
La nomo
[redakti | redakti fonton]En la moderna rusa lingvo oni iom anakronisme nomas la princon Юрий /'jurij/, kio estas unu el la modernaj normaj formoj de la nomo Georgo. En la epoko kiam vivis la princo tia formo ankoraŭ ne stabiliĝis, kaj la kronikoj nomas lin jen Гюрги /'ģurģi/, jen Дюрги /'ďurģi/. Tial la ĝusta esperantigo estas traduki formon normigitan per formo norma, t.e. per Georgo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sergio Pokrovskij: Moskvo jubileas. «Monato», 1997, n–ro 9, p. 22a.