Kálmán Guoth
Kálmán Guoth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1912 en Kemenesmagasi |
Morto | 23-an de decembro 1949 (37-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1936) ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto ![]() |
Kálmán Guoth, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Guoth Kálmán, estis hungara arkivisto, instruisto, historiisto. Lia familia nomvarianto estis Guóth.
Kálmán Guoth[1][2] naskiĝis la 6-an de majo 1912 en Kemenesmagasi, li mortis la 24-an de junio 1949 (laŭ alia informo la 23-an de decembro 1949) en Érd (laŭ wikidata en Budapeŝto).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kálmán Guoth maturiĝis en luterana gimnazio en Budapeŝto en 1930, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936, post jaro pedagogian diplomon. Li estis disĉiplo de Elemér Mályusz kaj Imre Szentpétery. Inter 1937–1941 li instruis en gimnazio en Aszód, dum li esploris en Parizo 9 monatojn, inter 1941-1944 li estis ĉefarkivisto en tiam hungara urbo Kolozsvár. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis, sed la alveninta Ruĝa Armeo forportis lin al gulago. Li hejmenvenis en 1948 kaj eklaboris en historia instituto kaj okupiĝis pri la mezepoko. Li ne povis porti la socialismon, li ĵetis sin antaŭ trajnon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az okleveles bizonyítás kifejlődése Magyarországon. (ankaŭ disertaĵo, 1936)
- A magyarországi latinság helye az egyetemes latinságban. (1938)
- Kolozsvár város és a magyar színügy kapcsolatai a XIX. század elején. (1942)
- Eszmény és valóság Árpádkori királylegendáinkban. (1944)
- Emlékezés Bél Mátyásra. (1981, 1982)