Helbruna kreko
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() masklo
![]() ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas castanea (Eyton, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Helbruna kreko (Anas castanea) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj troviĝanta en suda Aŭstralio. Ĝi estas protektata laŭ la National Parks and Wildlife Act 1974.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Helbruna kreko estas pli malhela kaj iomete pli granda birdo ol la Gracia kreko.[1]
Temas pri specio kun evidenta kazo de seksa duformismo. La masklo havas distingan verdeckoloran kapon pli brilverdan al nuko kaj pli nigrecan frunton kaj bridon kaj malhele makulecan helbrunan korpon kun pli malhelbruna dorso (bruneco nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo: kaŝtankolora). Antaŭ subvosto estas tre kontrasta suba ventro, kies marko videblas eĉ dum naĝado. La ino havas malhelbrunan kapon kaj makulece malhelbrunan korpon (preskaŭ nigrecaj plumoj kun brunaj fajnaj bordoj). La ino estas pli malhela ol la masklo kaj preskaŭ identa laŭ aspekto al la Gracia kreko. Ambaŭ seksoj havas grizan bekon kaj ruĝajn irisojn.
La ino de Helbruna kreko havas laŭtan penetran "ridecan" kvakadon ripetantan rapide naŭfoje aŭ eĉ plie.[1]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]
La Helbruna kreko estas komune distribuata en sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio, dum vagantoj povas esti ie plie. Tasmanio kaj suda Viktorio estas la ĉefaj hejmoj de la specio,[1] dum vagantoj povas troviĝi tiom for norde kiom ĝis Novgvineo kaj insulo de Lord Howe.[2]
La Helbruna kreko preferas marbordajn estuarojn kaj humidejojn, kaj indiferentas pri saleco. Tiu birdospecio estas ĉiomanĝanta.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Helbrunaj krekoj formas monogamajn parojn kiuj restas kune eĉ for de la reprodukta sezono, defendas la nestolokon kaj zorgas la idojn post eloviĝo. Nestoj situantas kutime super akvo, en lanugokovrita arbotruo ĉirkaŭ 6–10 m alte. Foje nestoj situantas surgrunde, inter herbotufoj ĉe akvo. La frumaturaj idoj pretas naĝi kaj piediri post unu tago.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Department of Sustainability and Environment, Victoria: A Guide to Australian Waterfowl, Chestnut Teal Arkivigite je 2010-02-20 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita 01-03-2010
- ↑ 2,0 2,1 Birds in Backyards Arkivigite je 2012-09-08 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita 01-03-2010
|