Kaduna (urbo)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Afriko. Por samnoma subŝtato rigardu la paĝon Kaduna (subŝtato). Por samnoma rivero legu la artikolon Kaduna (rivero). |
Kaduna | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Statuso | urbo | ||
Lando | Niĝerio | ||
Ŝtato | Kaduna | ||
Fondita | 1913 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 760 084 (2006) [+] | ||
Loĝdenso | 1 764 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 31′ N, 7° 26′ O (mapo)10.5230555555567.4402777777778Koordinatoj: 10° 31′ N, 7° 26′ O (mapo) | ||
Alto | 250 m [+] | ||
Areo | 431 km² (43 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kaduna [+] | |||
Kaduna estas milionurbo kaj universitata urbo en Niĝerio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma subŝtato Kaduna[1] Laŭ la stato de 2006 en la komunumo vivis 760 084 loĝantoj sur areo de 431 000 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².
La simbolo de Kaduna estas la krokodilo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kaduna situas en valo de rivero (same tiel nomata Kaduna) en nord-centra parto de la lando. Islamanoj vivas plejparte en la norda urboparto kaj kristanoj en la suda urboparto. Kano (urbo) troviĝas je 220 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita fare de la britoj en 1913 kaj iĝis regiona ĉefurbo inter 1917-1967. En 2000 religia tumulto okazis, sekve almenaŭ mil homoj mortis. Post 2 jaroj denove okazis tumulto, tiam diversaj preĝejoj kaj hoteloj estis bruligitaj kaj ankaŭ tiam homoj mortis. En 2009 ankaŭ tiu urbo gastigis la futbalan mondĉampionecon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kaduna estas industria centro, kie oni produktas teksaĵojn, maŝinojn, ŝtalon, aluminion kaj kemiaĵojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kaduna havas 2 flughavenojn, ĉefvojon kaj en 2009 fervojo konstruiĝis inter Abuĝo-Kano, kiu trairas Kadunon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katedralo omaĝe al Sankta Jozefo
- moskeoj
- Stadiono Ahmadu Bello de 1964