Kalvinana preĝejo (Nagyszekeres)
Kalvinana preĝejo de Nagyszekeres | |
---|---|
Aerfoto pri la preĝejo
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagyszekeres |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo (kune kun sonorilostablo) estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagyszekeres.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1215, sed multe opinias ke la nun videbla preĝejo ne estas la sama, laŭ tio ĝi estis konstruita en la 15-a jarcento. Ĝi estis tiutempe ne nur preĝejo, sed ankaŭ defendejo (komprenu: burgo). Ekde 1402 la loka bienula familio profitis la preĝejon ankaŭ kripto. Dum la katolika erao la titolo estis Dipatrino. La tataroj atakis la preĝejon kaj murdis la rifuĝintojn en 1717. La lignaj predikejo kaj plafono estis faritaj en la 17-a jarcento, la galerio en 1783 (tiutempe la preĝejo apartenis al la kalvinanoj). En 1867 la konstruaĵo estis renovigita, poste plene en 1986.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en artefarita insulo. Ligna sonorilostablo aliĝas al la preĝejo . La absido estas plurlatera. Pilieroj apogas kaj la navon, kaj la absidon. Menciindas la originaj fenestroj kaj pordo.
Sonorilostablo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento. Ĝi estas 16 metrojn alta kaj ĝi havas jupon, do la plena stablo estas kovrita per lignaĵoj. Inter la sonorilostablo kaj preĝejo estas interliga kovrita koridoro same el ligno.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj kaj desegnaĵoj Arkivigite je 2016-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj