Kalvinana kirko (Nagyigmánd)
Kalvinana preĝejo de Nagyigmánd | ||
---|---|---|
Kalvinana preĝejo en Nagyigmánd
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Nagyigmánd | |
Geografia situo | 47° 38′ 17″ N, 18° 4′ 27″ O (mapo)47.63802818.074111Koordinatoj: 47° 38′ 17″ N, 18° 4′ 27″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | 30 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Nagyigmánd laŭ placo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post disvastiĝo de la kalvinismo la loĝantoj komence profitis la senhomiĝantan katolikan kirkon, sed en 1746 la katolikoj reakiris ĝin. La kalvinanoj tiam devis konstrui propran preĝejon (tiam ekster la vilaĝo). En 1848 armeo de la Habsburgoj kappafis 2 hungarajn pastrojn en la preĝeja korto. Tie staras nun obelisko ekde 1908. En 1889 la preĝejo estis plene trakonstruita (aŭ en la sama loko nova preĝejo konstruiĝis). La orgeno estis farita en 1894. En la 2010-aj jaroj la preĝejo plene renoviĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo havas turon en mezo de la simetria fasado. La fasado kaj la navo estas ornamita per fenestroj, kies superaj partoj estas duonrondaj. La predikejo fariĝis el ruĝa marmoro.