Kanalo de Klodnitz
La Kanalo de Klodnitz aŭ Klodnica kanalo (germane Klodnitzkanal, pole ekde 1945 nomata Kanał Kłodnicki, kvankam tiam ĝi jam ne plu havis signifon) kondukis en la Valo de la rivero Klodnitz (ekde 1945 pole Kłodnica) inter Gleiwitz (ekde 1945 pole Gliwice) kaj Odro ĉe Cosel (ekde 1945 pole Koźle) kaj estis konstruita inter la jaroj 1792 kaj 1812. Ĝi havis la longon de ĉ. 46 km kaj altodiferencon de ĉ. 49 m.
Ĉe fino de la 18-a jarcento ekfloris, disvolviĝis la karbo- kaj ercminado, fondiĝis ferfandejoj en areo de Supra Silezio kaj tiel estiĝis urĝa bezono je kontakto al Odro, por transporti la produktojn per ŝipo. Ĉar la rivero Klodnitz ne estis ŝipebla, oni decidis pri konstruo de kanalo apud la rivero.
Do la profundo de la kanalo kaj la ellaboro de la kluzoj permesis nur uzadon de ŝipoj kun ŝarĝoportebleco de 50 tunoj. Por la pli grandaj ŝipoj - kiuj do povis uzi ekz. éa Finow-kanalon - la Klodnica kanalo ne estis ŝipebla.
La unua kluzo troviĝis en la loĝloko Klodnitz, la dua kaj tria kluzoj en Kandrzin-Pogorzelletz, kie okazis akcepto de floslignoj el la proksimaj arbaroj.
Kun konekto de la areo de Supra Silezio je la fervojaj linioj, la signifo de la kanalo rapide reevoluis. Oni transportis en 1847 ankoraŭ varmason de 70.000 t sur la kanalo, sed tio reiris en 1865 je 4400 t.
Inter 1888 kaj 1893, la kanalo estis profundigita, por ke ŝipoj kun ŝarĝo ĝis 100 t kaj mergo de 1,20 m povu uzi ĝin. Ĝian komencan gravecon la kanalo neniam reakiris.
La Klodnica kanalo estis anstataŭigita per la Glivica kanalo, konstruita inter 1934 kaj 1939.