Kantono Marteno (Florido)
kantono Marteno (Florido) | |
Mapo | |
Situo en Florido | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 30-a de majo 1925 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Florido |
Ĉefurbo | Stuart |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
1950 km² 1439 km² 511 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
158 431 81 / km² |
Horzono: | pacifika tempo: UTC-5 / somera tempo UTC-4 |
Nomita laŭ: John W. Martin | |
La kantono Marteno - angle Martin County - estas kantono de Usono en la subŝtato Florido. Ĝia administra centro estas la urbo Stuart, kiu laŭ la usona censo de 2010 havis 15 593 loĝantojn, laŭ la censo de 2020 17 425. Tamen, signife pli larĝa loĝloko estas la urbo Palm City, kiu laŭ la usona censo de 2010 havis 23 120 loĝantojn, laŭ la censo de 2020 25 883. La kantono estis fondita la 30-an de majo 1925.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 158 431 personoj sur areo de 1 950 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 81,2 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono St. Lucie, kantono Palm Beach, kantono Hendry, kantono Glades kaj kantono Okeechobee.
La kantona teritorio situas borde de la lago Okiĉobi (Okeechobee), kiu estas dividata inter la kantonoj Glades, Okeechobee (Okiĉobio), Martin (Marteno), Palm Beach, kaj Hendry. Mapo de Florido[1] montras, ke ĉiuj kvin kantonoj kuniĝas ĉe punkto ĉe la centro de la lago.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kantona mapo de Florido el la Usona censoservo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]