Sur pinto de monteto troviĝas monaĥejo, kie funkciis hungara gimnazio. Ĝi fondiĝis en 1958, kaj iĝis unusola hungara gimnazio en demokrata lando. La lernantoj estis idoj de rifuĝintaj hungaroj. Ili kunvenis el la 5 kontinentoj. La ĉiudimanĉa meso estis dissendita fare de hungara dissendo de Radio Libera Eŭropo. Ankaŭ bondeziroj kaj parolmesaĝoj estis dissenditaj. La abituro estis egala kaj akceptata, kiel bavara abituro. La lernado ĉesis en 2006, ĉar Hungario ne nur demokratiĝis, sed apartenas al Eŭropa Unio, do la lernejo iĝis superflua. Dum 50 jaroj la lernantoj ricevis ne nur hungaran etoson, sed ankaŭ eŭropecon.