Katakomboj de Parizo
Katakomboj de Parizo | |||
---|---|---|---|
Catacombes de Paris | |||
muzeo katakombo | |||
Estiĝo | 1787 | ||
Malfermo | 1809 | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | 14-a arondismento de Parizo | ||
Adreso | Place Denfert-Rochereau | ||
Situanta sur | Placo Denfert-Rochereau • avenue du Colonel-Henri-Rol-Tanguy | ||
Poŝtkodo | 75014 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 50′ 2″ N, 2° 19′ 57″ O (mapo)48.833972.33245Koordinatoj: 48° 50′ 2″ N, 2° 19′ 57″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://www.catacombes.paris.fr | ||
La Katakombo (el kiu formiĝas vortoj per Kata-) en Parizo aŭ urba ostejo originale estis ŝtonminejo. Dum la konstruado de la urbo ekde la mezepoko, Parizo bezonis ŝtonojn en granda kvanto. Ĉar la ter-naturo estas skisto kaj kalkŝtono, la konstruistoj uzis la plej proksiman materion. Kun sia tuta strukturo, la Pariza Katakombo longas 300 kilometrojn.
Dum la Franca Revolucio kaj la militoj, la tombejoj de Parizo fariĝis tro malgrandaj do la galerioj fariĝis ostejoj. Hodiaŭ, oni vizitas la Ostejojn de Parizo.
Kiam oni marŝas en la katakomboj, oni vidas panelojn ĉu "Rue Varesse" (Strato Varesse) ĉu "Rue de la voie verte" (Strato de la verda vojo), kreitajn por sciigi kie oni estas. Tiuj nomoj estas ĉu nomoj de stratoj en Parizo ĉu kreitaj por la Katakombo. Ĉar estas akvo en la profundo de la pariza subgrundo, kelkaj galerioj estas inunditaj.
Kataamo
[redakti | redakti fonton]Ekde la jaroj 1980-aj, iuj homoj ŝatas travagi kaj esplori la malnovajn galeriojn. Sed la leĝo tion ne akceptas ekde la 2-a de Novembro 1955 kiam la ĉefurbo decidis malpermesi viziti sen oficiala permeso la katakombojn de Parizo. La polico kontrolas la katakombajn vagantojn kaj povas ilin aresti.
Estas du tipoj de Katakombisto. La unua estas tiuj kiuj travizitas la galeriojn por plezuro kun respekto de la ejoj kaj de la objektoj. Kutime, estas artistoj kiuj pentras aŭ skulptas kelkajn murojn por krei ian formon de Katakomba kulturo. La dua estas personoj kiu venas por detrui la ejojn aŭ murgrafi nature kun la plezuro spiti la malpermeson.
Kata-?
[redakti | redakti fonton]En la kultura mondo de la katakombo, homoj kutimas enmeti la vorteron "kata" antaŭ la aliaj vortoj por formi kata-vortprovizon. Tiuj vortoj evidente estas en la franca lingvo. Ekzemple (kun esperanta traduko):
- Cata-tefê (Kata-tofes) : festo en la katakombo
- Cata-resto (Kata-resto) : Restoracio en la katakombo
- Cata-course (Kata-kuro) : ĉu temas pri kataisto kiu tre bone konas la galeriojn kaj kuras de unu loko al alia, ĉu pro la proksimeco de la polico temas pri homoj kiuj forkuras ĉar ili malvolas pagi 60€ da monpuno.
Ligoj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2016-09-30 per la retarkivo Wayback Machinefrance angle hispane
- La kataamantoj pentras Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine