Katedralo Ĉieliro de Maria (Vác)
Katedralo de Ĉieliro de Maria | ||
---|---|---|
Katedralo Ĉieliro de Maria en Vác
| ||
katolika preĝejo • katedralo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Vác | |
Geografia situo | 47° 46′ 33″ N, 19° 7′ 53″ O (mapo)47.7759419.13137Koordinatoj: 47° 46′ 33″ N, 19° 7′ 53″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Vác | |
Dato de konsekro | 1772 | |
Statuso | katedralo, ankaŭ paroĥo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | klasikismo | |
Konstruado | 1761 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 278 sidlokoj, kune kun la starlokoj 5000 | |
Longo | 72 m | |
Larĝo | 34 m | |
Alto | 55 m (kupolo), 38 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Katedralo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Mikaelo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Vác, en la urbocentro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Stefano la 1-a (Hungario) fondis en Vác diocezon en 1004. Dum dominado de turkoj la tiutempa katedralo ruiniĝis, tial oni konstruis imponan katedralon en 1761. La interna parto estis preta en 1777 (60 m. longa, 28 m. larĝa, 50 m alta). En 1944 bombo trafis la katedralon, sed eksplodo ne okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo havas 2 turojn kaj imponan kupolon. Flanke estas la sakristio kaj kapelo de Sankta Maria. La ĉefaj skulptaĵoj prezentas 6 apostolojn. Ekstere diversaj reliefoj estas videblaj. La interna meblaro estas baroko aŭ malfrubaroko.
La katedralo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.
En la kripto troviĝas ekzemple tomboj de Ferenc Keszthelyi kaj József Pétery.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio