Katedralo de Pizo
Katedralo de Pizo | ||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 43° 43′ 24″ N, 10° 23′ 44″ O (mapo)43.72329310.395502Koordinatoj: 43° 43′ 24″ N, 10° 23′ 44″ O (mapo) | |||||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 0 km² (0 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||||
Areo | 0 km² (0 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||||
Materialo | ŝtono [+] | |||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo | 1063 | |||||||||||||||||||||||||||
Poŝtkodo | 56100 [+] | |||||||||||||||||||||||||||
Katedralo de Pizo | ||||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Cathedral (Pisa) [+] | ||||||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
La katedralo Sankta Maria Ĉielirinta, en la centro de la Placo de la Mirakloj estas la mezepoka katedralo de Pizo. Ĝi estas la plej reprezenta verko de la romanika arkitekturo, speciale la piza romaniko, montraĵo de la prestiĝo kaj riĉeco de la mara respubliko Pizo en ĝia glora pasinto.
Ĝi komenciĝis en 1063-1064 de la arkitekto Buscheto. En ĝi kuniĝis diversaj stiloj, klasikaj, lombardaj-emiliaj, bizancaj kaj ĉefe islamaj. En tiu sama jaro ekiĝis la konstruado de la Baziliko Sankta Marko en Venecio, pro kio oni supozeblas pri ia rivaleco inter ambaŭ maraj respublikoj por kreado de la kirko plej majesta.
La katedralo estis konsekrita en 1118 de la papo Gelasio la 2-a. La nuna aspekto de la komplekso estas la rezulto de restaŭradoj en diversaj epokoj. La unuaj radikalaj intervenoj okazis post la incendio de 1595.