Ŝtata Universitato de Kazano
Aspekto
(Alidirektita el Kazana universitato)
Ŝtata Universitato de Kazano | |||||
---|---|---|---|---|---|
federacia universitato eldonejo de malfermita aliro konstruaĵa komplekso | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 5-a de novembro 1804 | ||||
fondinto(j) | Aleksandro la 1-a vd | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 55° 47′ 27″ N, 49° 7′ 19″ O (mapo)55.7907549.121911111111Koordinatoj: 55° 47′ 27″ N, 49° 7′ 19″ O (mapo) | ||||
lando | Rusio | ||||
urbo | Kazano | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 44 992 vd | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Ŝtata Universitato de Kazano (ruse: Казанский (Приволжский) федеральный университет; tatare: Казан (Идел буе) дәүләт университеты; en latina alfabeto: Qazan dəwlət universitetı) estas universitato situanta en Kazano, en la Tatara Respubliko, Rusio. Ĝi estis fondita en la jaro 1804 sub la nomo Imperia Universitato de Kazano. La Universitato de Kazano estas la dua plej antikva el la nunaj rusiaj universitatoj.
La 21-an de oktobro 2009, la rusa prezidento Dmitrij Medvedev subskribis ordonon, per kiu estis establita nova Federacia Universitato ĉe la Volgo surbaze de la Ŝtata Universitato de Kazano.
Famaj profesoroj kaj studentoj
[redakti | redakti fonton]- Gabdulkhai Akhatov - rusa lingvisto, sciencisto, orientalisto, profesoro (1970), socia aktivisto kaj organizanto de la scienco, poligloto.
- Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij - La fama matematikisto estis la rektoro ekde 1827 ĝis 1846.
- Jan Niecisław Baudouin de Courtenay - fama pola lingvisto, politikisto kaj esperantisto.
- Milij Aleksejeviĉ Balakirev - rusa komponisto, pianisto kaj dirigento.
- Aleksandro Butlerov - rusa kemiisto, unu el la ĉefaj kreantoj de la teorio pri la kemia strukturo, la unua kiu enkondukis la koncepton pri duoblaj ligoj en la strukturaj formuloj, malkovrinto de heksamino (1859), formaldehido (1859) kaj la reakcio pri sintezo de sukeroj, pli konata kiel reakcio pri formozo (1861).
- Karl Ernst Claus - germandevena rusia kemiisto, apotekisto, botanikisto kaj naturalisto, malkovrinto de la kemia elemento rutenio, universitata profesoro kaj membro de la Rusia Akademio de Sciencoj. Li estis unu el la unuaj sciencistoj kiuj aplikis kvantajn metodojn en botaniko.
STUDENTOJ:
- Lev Tolstoj - rusa verkisto, favora al Esperanto.
- Józef Kowalewski – pola orientalisto, esploristo de la mongola lingvo kaj tibeta budhismo.
- En 1925 la universitato estis renomata honore al unu el ĝiaj plej rimarkindaj studentoj, Vladimir Iliĉ Uljanov (Lenino).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo Arkivigite je 2005-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Muzeo de Historio de la Universitato de Kazano Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine