Kelta lingvaro
Aspekto
(Alidirektita el Kelta lingvo)
La kelta lingvaro estas eŭropa parto de la hindeŭropa lingvaro, kies lingvoj nuntempe estas parolataj ĉefe en okcidenta Eŭropo, nome en Irlando, Kimrio kaj Bretonio. Ĉiuj de ĝiaj lingvoj estas idoj de la Kelta pralingvo.
- Insula kelta lingvaro
- Gaela lingvaro (Q-kelta)
- Irlanda lingvo
- Skotgaela lingvo
- Manksa lingvo (kvazaŭmortinta)
- Britona lingvaro (P-kelta)
- Bretona lingvo
- Kimra lingvo
- Kornvala lingvo (kvazaŭmortinta)
- Kumbria lingvo (formortinta)
- Gaela lingvaro (Q-kelta)
- Kontinenta kelta lingvaro
- Gaŭla lingvo (mortinta)
- Iberokelta lingvo (mortinta)
Etnoj
[redakti | redakti fonton]La kelta grupo estas grupo de popoloj en la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj Gaela kaj Britona.
Etnoj de la grupo | Kvanto |
---|---|
Irlandanoj | 7.800.000 |
Bretonoj | 1.050.000 |
Kimroj | 1.000.000 |
Skotgaeloj | 80.000 |
Bretonoj
[redakti | redakti fonton]- Nomo: [f] Bretons; [r] bretonci
- Popolo, ĉefgento loĝanta en Bretonio (Francio), 1,05 mln (1992).
- Lingvo: bretona.
- Kredantoj: katolikoj.
Skotgaeloj
[redakti | redakti fonton]- Nomo: [f] Gaels; [r] geli, gojdeli, ĥajlenderi
- Etnografia grupo de skotoj en montaraj regionoj en nordokcidento de Skotlando kaj Hebridaj insuloj; 80 mil (1992).
- Lingvo: skota gaela.
- Kredantoj: katolikoj.
Irlandanoj
[redakti | redakti fonton]- Nomo: [m] erinnaĥ; [f] Irlandais; [r] irlandci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Irlando (3,4 mln). Loĝas ankaŭ en Britio (2,5 mln), Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 7,8 mln (1992).
- Lingvo: irlanda.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
Kimroj
[redakti | redakti fonton]- Nomoj: [f] Gallois; [r] uelsci, valijci
- Popolo en Britio, ĉefloĝantoj de Kimrio (880 mil). Loĝas ankaŭ en Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 1 mln (1992).
- Lingvo: kimra.
- Kredantoj: precipe anglikanoj.