Kimberley
Kimberley | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8301 • 8300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 225 160 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 491 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 44′ S, 24° 46′ O (mapo)-28.73833333333324.763888888889Koordinatoj: 28° 44′ S, 24° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 184 m [+] | ||||
Areo | 90,4 km² (9 040 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kimberley (South Africa) [+] | |||||
Kimberley estas grandurbo en Sud-Afriko. Ĝi estas ĉefurbo de provinco Norda Kablando, krome anglikana kaj romkatolika diocezoj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 105 km²
- Loĝantaro: 191.194 (en 2012)
- Supermara alteco: 1184 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 8300
- Telefonkodo: 053
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kimberley situas sur altebenaĵo en mezo de la lando. Bloemfontein troviĝas 146, Welkom 210, Johanesburgo 432, Pretorio 480, Port Elizabeth 587, Durbano 619, Richards Bay 715, Kaburbo 834 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1866 iu trovis en tiu loko brilan ŝtoneton (=diamanton). En 1871 kuiristo trovis pli grandan diamanton. Evidentiĝis, ke la loko estas trovejo de diamantoj, venis multe da homoj. Estis disputo pri la regiono, fine britoj akiris ĝin, kiel nova kolonio. La minejo havis la nomon New Rush, nederlande Vooruitzigt, fine pri ministro Lord Kimberley. En 1899 la buroj ne povis okupi la urbon. La plej granda minejo funkciis ĝis 1914.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kimberley havas flughavenon, kiu estas la plej malnova en la lando. La urbo estas grava fervoja nodo. Linioj kuras al Kaburbo, Bocvano, Bloemfontein kaj okcidenta landparto. La centra ĉefa trafikvojo Kaburbo-Pretorio tuŝas la urbon, krome estas ĉefvojo al Bloemfontein.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kimberley havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-26 °C. Inter novembro-februaro la temperaturo foje atingas 40 °C. Inter majo-oktobro foje frostas. Jare pluvas po 414 mm. La pluvo en februaro kulminas. Inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Granda mineja kavo nomata Granda Truo, ankaŭ subĉiela muzeo
- monumentoj pri la angla-bura milito, la 1-a mondmilito kaj ministoj
- biblioteko
- muzeo pri flugado
- memorejo pri koncentrejo dum la bura milito
- ĉevalskulptaĵo de Cecil Rhodes
- muzeo pri Sol Plaatje
- akvorezervujo kun flamengoj
- diversaj preĝejoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro