Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Apostag)
Preĝejo Ĉieliro de Jesuo en Apostag | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Apostag |
Geografia situo | 46° 52′ 59″ N, 18° 57′ 52″ O (mapo)46.883058118.9643657Koordinatoj: 46° 52′ 59″ N, 18° 57′ 52″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kalocsa-Kecskemét |
dekanujo | Solt |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 23 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La kristana preĝejo Ĉieliro de Jesuo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Apostag.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 10-a jarcento rotondo estis konstruita por bizanca rito. Ĝi estis konsekrita por la apostoloj, la hungara loknomo Apostag gardas la mallongigitan nomon de apostoloj (apost). Baldaŭe la rotondo estis pligrandigita. En 1318 ĉi tie kunvenis ĉiuj hungaraj ĉefpastroj por krei komunan politikon al la tuj komenciĝanta parlamenta kunsido. En 1764 la rotondo renoviĝis, sed en 1805 oni malkonstruis ĝin, el la ŝtonoj oni konstruis la kalvinanan preĝejon, sed la fundamento restis kaj ankaŭ nun estas videbla.
La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita en 1777. La orgeno estis farita en 1745 por alia preĝejo. Ĝi funkcias en Apostag ekde 1803, sed en 1819, 1868 kaj 1940 la orgeno trakonstruiĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola. Ĝi havas turon en mezo de la fasado. Malantaŭe meze la enirejo funkcias. La navo estas simpla kaj ĝi finiĝas en duonronda absido. Apud la sanktejo la sakristio situas. Interne post la enirejo galerio troviĝas.
Kermeso okazas en la 5-an de Junio aŭ en la proksima dimanĉo.