Saltu al enhavo

Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nagytétény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Ĉieliro de Maria
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Budafok-Tétény
Geografia situo 47° 23′ 35″ N, 18° 59′ 5″ O (mapo)47.3930518.9847Koordinatoj: 47° 23′ 35″ N, 18° 59′ 5″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Suda Buda
Dato de konsekro 1755
Konsekrinto Márton Bíró
Statuso paroĥo de 1771
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, post la rekonstruo baroko
Konstruado 17531754
Specifo
Alto 33 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Mapo
Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nagytétény) (Hungario)
Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nagytétény) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

La Kirko Ĉieliro de Maria estas katolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Budafok-Tétény, en iama komunumo (nun kvartalo) Nagytétény.

La unua mencio pri gotika paroĥa kirko okazis en 1333, sed oni trovis proksime ŝtonojn de monaĥejo el la 11-a jarcento. Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis. Depost forigo de turkoj la loĝantoj vizitis kapelon de Kastelo de Nagytétény. La nun videbla kirko estis konstruita kune kun la menciita kastelo en la 1750-aj jaroj, sed la turo kaj la sanktejo restis (tie nur riparoj okazis). La orgeno funkcias ekde 1932.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto en iama mezo de Nagytétény. En la korto troviĝas ankaŭ baroka kolono pri Sankta Triunuo (en tiu loko ekde la 1960-aj jaroj). La fasado komenciĝas per la mezepoka turo, malantaŭe etendiĝas la navo. La sanktejo estas multlatera. En la ekstera muro de la sakristio estas jam ne funkciebla pordo al la kriptoj. La interna pentrado okazis en la 1760-aj jaroj. La flanka altaro estas dediĉita al Sankta Maria.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.