Preĝejo Johano Baptisto (Hegyvidék)
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto en Hegyvidék
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, Hegyvidék |
Geografia situo | 47° 29′ 26″ N, 19° 0′ 44″ O (mapo)47.490659819.0121642Koordinatoj: 47° 29′ 26″ N, 19° 0′ 44″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La kristana preĝejo de Johano Baptisto estas romkatolika moderna konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Hegyvidék.
Historio
[redakti | redakti fonton]La katolika preĝejo estis konstruita en 1934, la paroĥo post 5 jaroj. Jam en 1941 la konstruaĵo ne sufiĉis por la preĝej-vizitantoj. Oni komencis konstrui pli novan, sed pro la 2-a mondmilito nur la subpreĝejo pretiĝis. Dum la frua socialismo ne okazis plukonstruo, nur en 1967 serva domo estis konstruita. En la 1960-aj jaroj la malnova preĝejo estis iom pligrandigita kaj sakristio estis konstruita. Depost la socialismo la katolikoj aĉetis la servan domon kaj en la iama subpreĝejo oni establis tombejon pri urnoj. Ankaŭ estas projekto trakonstrui la domon al impona preĝejo. En 2001 la originala preĝejo estis denove pligrandigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola. La fasado estas simetria, kie meze estas la enirejo, pli supre la kvadrata turo altiĝas. La navo formas longan brikon, la sanktejo estas rektangula. Menciindas la vitraloj.