Preĝejo Koro de Jesuo (Rákospalota)
Aspekto
(Alidirektita el Kirko Koro de Jesuo (Rákospalota))
Paroĥa kirko Koro de Jesuo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Rákospalota |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Dato de konsekro | 1938 |
Konsekrinto | Árpád István Hanauer |
Statuso | paroĥa preĝejo de 1940 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Béla Heintz |
Konstruado | 1934–1935 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kirko Koro de Jesuo estas katolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Rákospalota.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la frua 20-a jarcento estis tie konstruita kolonio (kun kapelo por la fervojistoj. La kirko mem estis konstruita en la 1930-aj jaroj helpe de Hungaraj Ŝtatfervojoj kaj municipo. Ekde 1982 MÁV ne plu patronas la kirkon. Ligiĝas al la kirko koruso kaj skolta grupo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko kaŝiĝas inter domoj de la kolonio en malgranda korto. Mezo de la fasado estas rizalito, tie altiĝas la kvadrata turo. Ankaŭ la absido estas kvarangula, eĉ pli alta, ol la navo. Interne menciindas granda fresko en la sanktejo fare de György Leszkovszky.
Kermeso okazas en la tria dimanĉo post Pentekosto.