Preĝejo Mario Magdaleno (Cinkota)
Kirko Mario Magdaleno | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Mario Magdaleno en Cinkota
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Budapeŝto-Esztergom |
Statuso | paroĥo ekde 1926 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kirko Mario Magdaleno estas katolika historia monumento (ekde 1997) en Hungario, en Budapeŝto, en urboparto Cinkota.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum regado de Béla la 4-a (Hungario) estis konstruita jam preĝejo en Cinkota. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en la 1560-aj jaroj, luteranoj post 1605, ili akiris la preĝejon. La katolikoj neniam rericevis ĝin, tial ili konstruis pli novan kirkon en 1747. La paroĥo funkciis en Csömör ĝis 1926. En 1979 interna trakonstuo okazis, la plena renoviĝo finiĝis en 1985. La nun aŭdebla orgeno alvenis en 1909.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola ĉe stratangulo laŭ ambaŭ trotuaroj. Apud la kirko kruco estas videbla. En mezo de la fasado supre la turo altiĝas. La sanktejo estas plurlatera, apude la sakristio etendiĝas. Interne la ĉefaltaro restis origina kun bildo pri Mario Magdaleno. En la sanktejo troviĝas ankaŭ skulptaĵoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. La flanka altaro estis farita ankoraŭ pli frue en 1637 en Komárom.
Kermeso okazas en 22-a de julio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare
- hungare kun fotoj