Preĝejo Sankta Anna (Dunaföldvár)
Paroĥa preĝejo de Sankta Anna | |
---|---|
preĝejo Sankta Anna en Dunaföldvár
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dunaföldvár |
Geografia situo | 46° 48′ 27″ N, 18° 55′ 35″ O (mapo)46.807628318.9264918Koordinatoj: 46° 48′ 27″ N, 18° 55′ 35″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Tolna |
diocezo | Pécs |
Statuso | paroĥa preĝejo ekde 1924 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 30 m (interne) |
Larĝo | 13 m (interne) |
Alto | 42 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Franciskana preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento (kun la apuda monaĥejo) en Hungario, en urbo Dunaföldvár.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 1710-aj jaroj franciskanoj alvenis, kiuj unue konstruis monaĥejon en 1724 sur ruinojn de mezepoka abatejo, poste ili komencis konstrui preĝejon en 1736. La turo pretiĝis en 1786, la plena preĝejo en 1789. La orgeno ekfunkciis en 1809, ĝi estis renovigita en 1924, 1948, 1951. En 1858 incendio okazis. La preĝejo estis renovigita en 1960 kaj 1981.
Kermeso okazas en la 26-an de julio aŭ en la plej proksima dimanĉo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]preĝejo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas kun la monaĥejo laŭ la trotuaro. En mezo de la fasado funkcias la enirejo, pli antaŭe ŝtuparo kuras ambaŭflanke. Pli supre estas videblaj malplenaj niĉoj. La turo altiĝas en la dekstra flanko. La turopinto estas bulboforma. Interne 6 flankaj altaroj troviĝas, kreme la ĉefaltaro kun bildo pri Sankta Anna. La predikejo situas flanke en mezo de la navo. Super enirejo al la sakristio estas pentraĵo pri la Lasta vespermanĝo el la 18-a jarcento.
Monaĥejo
[redakti | redakti fonton]En la 1950-aj jaroj la ŝtato forprenis la monaĥejon, la freskoj estis forigitaj, la konstruaĵo poste iĝis gimnazio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- (hungare kun foto)
- hungare kun multe da fotoj
- hungare kun multe da fotoj[rompita ligilo]
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine