Hălmăgel
Aspekto
(Alidirektita el Kishalmágy)
Hălmăgel [həlməĝel] (hungare: Kishalmágy) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Brad. En 1910 ĝi havis 1 404 loĝantojn (rumanoj), en 1992 727 (rumanoj). Ĝia unua mencio estas en 1439. Ĝi estas rumana popolarta centro. Tie okazas la fraŭlinfoiroj sur la monto Găina, kiun ankaŭ Mór Jókai priskribis en sia romano titolita Riĉaj malriĉuloj. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario (Arad vármegye). Ĝi konsistas el la samnoma vilaĝo kaj la vilaĝoj: Luncșoara, Sârbi, Târnăvița kaj Țohești.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mapo de distrikto Arkivigite je 2005-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine