Deguĉi Kjotaro
出口 京太郎 | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1936 (89-jaraĝa) en Ayabe |
Lingvoj | Esperanto • japana |
Nacieco | Japana |
Ŝtataneco | Japanio ![]() |
Alma mater | School of Humanities and Social sciences, Waseda University (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Hidemaru Deguchi (en) ![]() ![]() |
Patrino | Naohi Deguchi (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Kiyoko Deguchi (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Deguĉi Kjotaro (出口 京太郎 [Deguĉi kjotaro]; Hepburn:DEGUCHI Kyotaro; Kunrei:DEGUTI Kyotaro; naskiĝis en 1936) estas japana esperantisto kaj honora membro de UEA (2002).
Kiam li estis juna, li faris esperantistan mondvojaĝon kaj estis la unua aziano, kiu gajnis premion en la kongresaj aŭtoraj oratoraj konkursoj, kio kuraĝigis aliajn azianojn partopreni. Lia libro pri la tiama mondvojaĝo estis tradukita al la japana kaj la angla. Kiel prezidanto de Esperanto-propaganda Asocio de Oomoto li daŭre subtenas la movadon lande kaj internacie, kaj rekte esperantistigis kelkajn nunajn influajn movadanojn. Li multe klopodis por ke ekestu subteno al Esperanto fare de religiaj gvidantoj tra la mondo, kaj ne laste, li estis la iniciatinto de la Premio Deguĉi, kiu kuraĝigas esperantistojn ĉiujare agadi por Esperanto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Japane
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-koku shuyuuki, 1965. (esperante: Miaj vojaĝoj en Esperantujo).[1] Estas angla traduko eldonita en 1968 nome de My travels in Esperanto-land.[2]