Klausen (Sudtirolo)

Klausen (Chiusa ) | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
komunumo de Italio ![]() | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Regiono | ![]() | ||||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||||
Geografia situo | 46° 38′ N, 11° 34′ O (mapo)46.63992411.56635Koordinatoj: 46° 38′ N, 11° 34′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 523 m | ||||
Areo | 51 km² | ||||
Loĝantaro | 5196 (2023) | ||||
Loĝdenso | 101 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Gudon, Lazfons, Verdignes | ||||
Najbaraj komunumoj | Villnöß, Lajen, Sarntal, Vahrn, Feldthurns kaj Villanders | ||||
Patrono | sankta Andreo | ||||
Festa tago | 30-a de novembro | ||||
Nomo de loĝantoj | Klausener (itale chiusani) | ||||
Poŝtkodo | 39043 | ||||
Imposta kodo | C652 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 021022 | ||||
Telefona prefikso | 0472 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Klausen - por kiu aldona itallingva nomo Chiusa estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 196 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Villnöß, Lajen, Sarntal, Vahrn, Feldthurns kaj Villanders.
Lingva distribuo
[redakti | redakti fonton]La plejmulto de la loĝantoj (91%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 8% parolas denaske la italan kaj 1% la ladinan.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane kaj itale)
La loĝlokon en la valo de la rivero Eisack (itale Isarco) superrigardas la impona monto Säbener Berg. Ĝi jam ekde la 4-a jarmilo antaŭ nia erao estis loĝata, probable ĉar la impona formo al la homoj donis la impreson ke ĝi estus bona rifuĝejo kontraŭ minacaj danĝeroj. La frua loĝiĝo estas pruvita per arkeologiaj malkovroj kiuj estis faritaj inter la jaroj 1929 kaj 1982. En la malfrua antikva epoko kaj la frua mezepoko la setlejo Säben sur teraso de la sudokcidenta deklivo de la monto estis grava kristana centro kaj episkopejo. Monumentaj atestaĵoj pri tiu kristanisma pasinto nun interalie estas la kirko Sankta Kruco, historia monaĥejo kun preĝejo kaj la kirko de Nia Sinjorino kun najbara maria kapelo sur la monteto; la vojon de Klausen al Säben en la mezepoko gardis la burgo Branzoll.


