Muzeo Klingspor
Aspekto
(Alidirektita el Klingspor-Museum)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5e/Klingspor-Museum.jpg/220px-Klingspor-Museum.jpg)
La muzeo Klingspor, germane Klingspor-Museum, estas muzeo pri kaligrafio kaj tipografio en la germana urbo Offenbach am Main. Ĝi troviĝas en la suda alo de la historia konstruaĵo Büsing-Palais. En 2011 komenciĝis renovigo kaj pliampleksigo de la konstruaĵo laŭ historia modelo, interalie la provizora tegmento metita post la detruoj de la Dua Mondmilito estas anstataŭita per historia tegmento.