Laŭ helena legendo, ĝi estis la hejmo de Ajeto kaj Medea, la lando kie la oran ŝaffelon serĉis Jazono kaj la Argonaŭtoj. Grekaj komercaj centroj estis establitaj en Kolĥido, tamen la lando restadis sendependa ĝis konkero (ĉ.100 a.K.) kaj tenis nelonge Mitridato la 6-a de Ponto. Post la epoko de Trajano al la fino de la Romia imperio, Romio havis konsiderindan influon sur la regiono.
En la centro troviĝas la fekunda valo de la Fasis Rivero (la moderna Rioni). Post la unuiĝo de la teritorioj de antikva Kolĥido kaj Iberio estiĝis Kartvela ŝtato.