Saltu al enhavo

Bildliteraturisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komiksisto)
René Goscinny en 1971 kun siaj Asteriksoj.

Bildliteraturisto estas verkisto, kiu kreas bildliteraturaĵojnbildstriojn.

La diversaj fakoj de tiu metio estas:

  • Scenaristo: tiu ĉi, kiu verkas la scenaron, priskribas la rolulojn kaj iliajn agojn, skribas la dialogojn.
  • Desegnisto : tiu ĉi, kiu desegnas la rolulojn, la akcesoraĵojn kaj la scenfonojn.

Iuj bildliteraturaĵoj estas kreaĵo de nur unu homo; aliaj estas kunlaboraĵoj de du aŭ pluraj verkintoj.

Ekzemploj
- Hergé estis la scenaristo kaj la desegnisto de Tinĉjo.
- René Goscinny estis la scenaristo, kaj Albert Uderzo estis la desegnisto de Asteriks la Gaŭlo.

Aliaj fakuloj povas interveni por krei bildrakonton:

  • Koloristo, kiu elektas la kolorojn de la roluloj, domoj, fonoj kaj aplikas ilin sur la nigra-blankan desegnaĵon.
  • Tekstisto kiu skribas la tekstojn en la parol-vezikojn aŭ tiujn de la onomatopeoj.

En usona superheroa bildliteraturo, troviĝas ankaŭ:

  • Krajonisto, kiu desegnas la bildojn nur kun krajono, sed ilin ne finas.
  • Inkisto, kiu finas la bildojn per inko por reprodukto.

Famaj bildliteraturistoj[redakti | redakti fonton]