Locarno (komunumaro)
Komunumaro Locarno | |
---|---|
subdistrict of the canton of Ticino | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Ĉefloko | Locarno |
Koordinatoj | 46° 10′ N 8° 48′ O / 46.167 °N, 8.800 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ N 8° 48′ O / 46.167 °N, 8.800 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 18853 (2011-12-31) |
Areo | 22,0 km² |
Loĝantardenseco | 857,0 loĝantoj/km² |
La komunumaro Locarno estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 18853 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Locarno.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Komunumaro Locarno konsistas el du partoj, kies ĉefa estas la orienta flanko de la delto de la rivero Maggia, oriente de ties alflua al la Majora Lago kaj la suda parto de la delto de la rivero Tiĉino, tio estas la sudorienta parto de la ebenaĵo de Magadino, kie situas la aerodromo de Locarno.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komununumaro Locarno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj inter la aerodromo kaj la urbo ekzistas izolita parto de la svisa aŭtovojo A13. Pere de la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, la loka busreto de Locarno kaj la trama fervojo tra la valo de Centovalli la komunumaro disponas pri bona publika transportreto.
Komunumoj de la komunumaro Locarno
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Locarno konsistas (stato en 2013) el 3 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefurbo Locarno estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Locarno | 15303 | 19.4 | 5113 | |
Muralto | 2797 | 0.6 | 5120 | |
Orselina | 753 | 2.0 | 5121 | |
Totale | 3 | 18853 | 22,0 | -- |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Locarno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|