Aalborg
Aalborg | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 113 417 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 816 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 57° 3′ N, 9° 55′ O (mapo)57.059.9166666666667Koordinatoj: 57° 3′ N, 9° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 139 km² (13 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aalborg [+] | |||||
Aalborg (aŭ laŭ alternativa literumo (vidu sube) Ålborg) estas urbo kaj mara haveno en Danio. Post Kopenhago, Århus kaj Odense ĝi ĝis la fino de 2006 estis la kvara plej granda urbo de la ŝtato kaj samtempe administra centro de la distrikto Nordjylland (Norda Jutlando). Post administra reformo, kiu efektiviĝis komence de 2007, ĝi gajnis kelkajn randajn urbopartojn kaj nun antaŭ Odense estas la tria plej granda urbo. Nun pli ol 190.000 loĝantoj estas registritaj kiel anoj de la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj spuroj de loĝlokoj sur la teritorio de la urbo aĝas pli ol 1000 jarojn. Ĉe la monteto Lindholm Høje tiutempe okazis ritaj entombigoj.
Skribe la urbo unuafoje menciiĝas dum la jaro 1040; la tiama nomo de la urbo, Alabu, estis stampita sur monero.
Dum la jaro 1342 Aalborg de la reĝo de Danio ricevis la urbajn rajtojn, kaj sekve la nombro de loĝantoj rapide kreskis. La nombroj pli kreskis, kiam dum la jaro 1516 la urbo ricevis ŝtatan monopolon pri la komerco de salitaj haringoj. Dum la jutlanda milito de kamparanoj la urbo estis la centro de la konflikto, la okupo de la urbo fare de armeo gvidita de Johann Rantzau finigis la militon. Dum 1544 Aalborg iĝis sidejo de protestanta episkopo.
Kadre de la ortografia reformo de la dana lingvo dum la jaro Im 1948 la literumo de la urba nomo oficiale estis ŝanĝita al Ålborg, la urbanoj tamen neniam vere akceptis la novan literumon (simile kiel la loĝantoj de Aabenraa, alia urbo de Danio). De la jaro 1984 la oficiala literumo je la ĝojo de la lokuloj denove estas Aalborg kun duobla A (kiu cetere en la dana lingvo prononciĝas kiel miksaĵo inter a kaj o). La literumo de la urba nomo per duobla a laŭ eldiroj de la lokuloj por ili ĉiam estis grava simbolo de identeco, al kiu la loka rap-muzikisto Niarn eĉ dediĉis kanton: dobbelt-A.
Dum 1988 Aalborg honoriĝis per la "Premio Eŭropo" pro elstaraj klopodoj realigi la integrigon de alilandaj eŭropanoj en la urban socion.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]Evoluo de la nombro de loĝantoj (ĉiam je la 1-a de januaro):
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La "Aalborgtårnet" estas panorama turo de 105 metroj da alteco, kiu konstruiĝis dum la jaro 1993, supre havas turan restoracion kaj estas rimarkinda pro sia nekutima arkitekturo.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto en Aalborg
[redakti | redakti fonton]Frederik Skeel-Giørling, "la patro de la dana Esperanto-movado" faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, antaŭ ol li translokiĝis al Kopenhago. Pli detale vd. la artikolon Esperanto-Movado en Danio.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Insbruko / Innsbruck, Aŭstrio
- Rendsburg, Schleswig-Holstein, Germanio
- Wismar, Mecklenburg-Vorpommern, Germanio
- Rapperswil, Svislando
- Ĥajfo, Israelo
- Nuuk, Groenlando
- Rigo, Latvio
- Vilno, Litovio
- Lancaster, Anglio
- Edinburgo, Skotio
- Gdinio / Gdynia, Pollando
- Varno / Varna, Bulgario
- Fredrikstad, Norvegio
- Antibes, Francio