Saltu al enhavo

Komunumo (Finnlando)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumoj)
Limoj de komunumoj de Finnlando

Komunumo (finne kunta, svede kommun estas unuo de loka administrado en Finnlando. Laŭ la stato de 2024 Finnlando havas 309 komunumojn, el kiuj 108 estas urboj (vd. Listo de komunumoj de Finnlando kaj la liston de nombroj sube). Komunumoj varias tre multe inter si: la plej granda laŭ areo estas Inari 17.321 km² kaj la plej malgranda estas Kauniainen kun nur 6 km². La plej multajn loĝantojn havas Helsinko (576.632), dum la plej malmulte havas Sottunga (115).

La komunumoj havas deputitaron elektitan ĉiun kvaran jaron. La nombro de seĝoj varias laŭ nombro de loĝantoj, kutime de 17 ĝis 85 (en plej malgrandaj eblas eĉ nur 9). Komunumoj havas rajton imposti siajn loĝantojn (kaj entreprenojn), sed en multaj komunumoj la plej signifa financa fonto estas subvencioj de la ŝtato. Komunumoj respondecas pri sanservoj, baza edukado, planado de ekonomio.

La unuaj kamparaj komunumoj (maalaiskunta/landskommun) estis fonditaj en 1865 laŭ nova komunuma leĝo. En la 1860–1880-aj jaroj la eksa kampara lokadministreja tio pitäjä/sock estis nuligita/köping) kaj anstataŭigita per kamparaj komunumoj. La urboj havis komunuman pozicion jam antaŭe. Krom la urboj kaj kamparaj komunumoj estis ĝis 1976 kampurboj (kauppala).

Nombro de komunumoj en Finnlando (laŭ la stato de 2024)
Jaro 1917 1927 1937 1947 1957 1967 1977 1987 1997 2007 2009 2010 2011 2013 2015 2016 2017 2020 2021
Nombro 532 585 602 547 549 537 464 461 452 414 348 342 336 320 317 313 311 310 309

La nombro de komunumoj kreskis ĝis la Dua Mondmilito. En teritorio, kiun Finnlando perdis al Sovetio en la Dua Mondmilito restis 50 komunumoj. Ekde 1967 la kvanto de komunumoj rapide malkreskis pro kunigo de malgrandaj komunumoj inter si aŭ al pli grandaj komunumoj, ĝis en 1981 oni haltigis la reformocelon, kiu pleje malsukcesis. Poste la kunigojn oni faris malmulte, ĝis proksimume en 2005 komencis nova samtipa reformoprojekto kiel en la 1960-aj jaroj. Estis planoj laŭ kiuj komunumoj devus havi minimume 20 000 loĝantoj, kiu signifus ke la nombro de komunumoj falus eĉ pli. Ankaŭ tiu reformo pleje malsukcesis, kvankam en la dua duono de la 2000-aj jaroj kaj en la 2010 jaroj ĝis la jaro 2017 okazis eĉ pli komunumaj kunigoj ol en 1967–1981 La finna ĉefministrro Jyrki Katainen anoncis en 2012, ke la ccelo de la registo estus redukti la finnajn komunumojn ĝis 2015 al la nombro 100.[1] En la 2020-aj jaroj la area administra reformo malpliigis taskojn de la komunumoj kaj tiel nun estas por la etaj komunumoj pli facile daŭrigi sian komunuman sendependecon ol plu en la 2010-aj jaroj. Nun la komunumaro de Finnlando estas relative stabila kaj apenaū en la proksima venonteco iĝas radikalaj ŝanĝoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. laŭ artikolo el januaro 2012 el la gazeto Helsingin Sanomat, ĉi tie arkivigita laŭ stato de junio 2012 ({{}})

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]