Skull and Bones
Skull and Bones | ||
---|---|---|
fraternity (en) Kolegiaj sekretaj societoj en Nordameriko sekreta societo | ||
Komenco | 1832 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | New Haven | |
Fondinto(j) | William Huntington Russell • Alphonso Taft vd | |
Skull and Bones („Kranio kaj Ostoj“) estas sekreta societo en la universitato de Yale. La membroj - nomataj Boodle Boys - estas ĉiam studentoj de Yale. Kranio kaj Ostoj havas multajn famajn anojn, kiel George Bush kaj George W. Bush iamaj prezidentoj de Usono, sed ankaŭ la demokrata kandidato por la prezidenteco de 2004, John Kerry. Aliaj famuloj estas Bundy, Ford, Goodyear, Harriman, Heinz, Jay, Kellogg, Lord, Lovett, Perkins, Phelps, Pillsbury, Pinchot, Rockefeller, Sloane, Stimson, Taft, Vanderbilt, Weyerhaeuser kaj Whitney.
Skull and Bones estis fondita en 1832 de William Huntington Russell kaj Alphonso Taft.
Oni invitas en la societon ĉiujare ĉ. 15 studentojn, la membroj devas esti reciproke lojalaj, helpi unu la alian.
Onidire la anoj de Skull and Bones - inter aliaj Prescott Bush - elfosis en 1918 kiel „kuraĝ-provo“ la tombejon de la indiĝena ĉefo Geronimo kaj oni lokigis la kranion kaj tibiojn en sia kulta muzeo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- anara listo: http://www.biblebelievers.org.au/bones.htm Arkivigite je 2006-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Skull & Bones: The Secret Society That Unites John Kerry and President Bush Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
vidu nepotismo)