Saltu al enhavo

Kratie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kratié)
Kratie
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 60 000  () [+]
Geografio
Geografia situo 12° 29′ N, 106° 1′ O (mapo)12.48811106.01879Koordinatoj: 12° 29′ N, 106° 1′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Kratie (Kamboĝo)
Kratie (Kamboĝo)
DEC
Situo de Kratie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kratié (town) [+]
vdr


KratieKrâchéhKratié (kmere ក្រចេះ) estas provinca kaj distrikta ĉefurbo en la orienta parto de Kamboĝo. Kratie estas ankaŭ nomo de provinco kaj distrikto.

Mapo pri Kamboĝo, kie situas urbo Kratie laŭ Mekongo
Kratie dum sunsubiro

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]
Domo en Kratie

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kratie situas sur ebenaĵo laŭ la orienta bordo de Mekongo. Pnom-Peno troviĝas 158, Battambang 313, Sisophon 351 kilometrojn.

Bazarejo en Kratie
Stupao en Kratie

Kratie estiĝis, kiel kapo de navigado en Mekongo. Dum la historio tie funkciis ankaŭ foirejo.

Ekzistas ŝtonminejoj apud la urbo, kaj la regiono estas ankaŭ fontoj de blankaj kaj flavaj argiloj. Minoritato okupiĝas pri produktadoj de korboj.

En 2005 jam alvenis pli ol 5,000 eksterlandaj turistoj al Kratie. La ĉefa altiro por vizitantoj estas la dolĉakvaj delfenoj en la Mekongo. Por la delfenoj protektaj zonoj estis establitaj, la fiŝkaptado estis malpermesita. La urbo inkludas grandajn insulojn kun blankaj sablostrandoj ene de Mekongo.

Kratie situas en la tropika klimato kun influo de musono. La averaĝa temperaturo estas 27  °C, la temperaturo kulminas en aprilo kun 30  °C. Jare pluvas 1858 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-oktobro pli ofte.

Kratie havas signifan havenon, krome estas ankaŭ ŝoseo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Templo en Kratie

La plej granda nombro de ĉirkaŭ 60 delfenoj vivas en lageto nomita Kampi, 15 km norde de Kratie.

Pentraĵoj en pagodo en Kratie
Strato en Kratie