Krisztina Nádudvary Parázsóné
Aspekto
Krisztina Nádudvary Parázsóné | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1813 en Olosig |
Morto | 24-an de februaro 1838 (24-jaraĝa) en Peŝto |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
PARÁZSÓNÉ NÁDUDVARY Krisztina [pr. para:ĵo:ne: na:duvari] estis hungara aktorino naskiĝinta en Váradolaszi la 1-an de majo 1813 kaj mortinta en Pest la 24-an de februaro 1838.
Ŝia kariero
[redakti | redakti fonton]Parázsóné Nádudvary fariĝis vagantaktorino en oktobro de 1829 en trupo de József Keszy kaj debutis en Lugos. La 11-an de februaro 1830 ŝi edziniĝis kun aktoro János Parázsó en Gyulafehér. Ŝi ludis en Kolozsvár, Kassa, Szeged, Szabadka, Debrecen, Miskolc, poste en teatra sezono de 1834–35 en la Várszínház de Buda.
El ŝiaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Berta (Grillparzer: Ősanya);
- Tudor Mária (Hugo);
- Griseldis (Halm);
- Jolán (Vörösmarty M.: Kincskeresők);
- Lenke (Vörösmarty M.: Vérnász, praprezento).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Színházművészeti Lexikon