Kronadjuveloj
Aspekto
(Alidirektita el Kronjuveloj)
Kronadjuveloj estas juveloj, kiuj apartenas al la suvereno kaj pasas al la venonta suvereno kaj simbolas la rajton regi. Ili kutime inkludas unu aŭ pli kronojn, sceptrojn, globojn, glavojn kaj ringojn.
- La kronjuveloj de Anglio estas tenataj en la Turo de Londono, tiuj de Skotlando estas tenataj en la kastelo de Edinburgo. Ili estas popularaj turist-allogaĵoj.
- La Imperia Insignaro, la kronjuveloj de la Sankta Romia Imperio, estas en la Imperia Trezorejo en Vieno, Aŭstrio.
- La kronjuveloj de Danio vidiĝas ĉe la kastelo Rosenborg en Kopenhago.
- La restaĵoj de la kronjuveloj de Francio elmontriĝas en la Louvre en Parizo.
- La kronjuveloj de Hungario troviĝas en la parlamentejo en Budapeŝto.
- La ĉeĥaj kronadjuveloj restas en la Praga burgo.
- La kronjuveloj de Etiopio estas en Aksumo.
- La japanaj kronjuveloj estas, laŭ tradicio, simbolaj donacoj de Amaterasu.
-
Imperia krono de Aŭstrio
-
La francaj kronjuveloj