Saltu al enhavo

Kuba Komunisma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kuba Komunista Partio)
Kuba Komunisma Partio
emblemo
flago
komunista partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 3-a de oktobro 1965 vd
Antaŭe Popular Socialist Party • Movado 26-a de Julio • Directorio Revolucionario 13 de Marzo vd
Geografia situo 20° 59′ 28″ N, 77° 25′ 42″ U (mapo)20.991-77.4282Koordinatoj: 20° 59′ 28″ N, 77° 25′ 42″ U (mapo)
Lando(j) Kubo vd
Sidejo Havano
Kuba Komunisma Partio (Kubo)
Kuba Komunisma Partio (Kubo)
DEC
Map
Kuba Komunisma Partio
Ideologio

komunismoMarksismo-leninismo • Castroism • Guevarism

Moto ¡Hasta la victoria siempre!
Antaŭen al la Venko porĉiame
Fondinto(j) Fidel Castro vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Miguel Díaz-Canel Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Granma (ĵurnalo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Raúl Castro, ĉefgvidanto de la partio

La Kuba Komunisma Partio (hispane Partido Comunista de Cuba) estas la nura laŭleĝa politika partio de Kubo, fondita la 3-an de oktobro 1965.

La artikolo 5 de la Kuba Konstitucio ĝin difinas kiel la «avangardo organizita de la kuba nacio, supera gvidanta forto de la socio kaj la Ŝtato, kiu organizas kaj orientigas la komunajn penojn al la altaj celoj konstrui la socialismon kaj la avanco de la komunimsa socio».

Gvidilo de la Kastrisma revolucio, ĝiaj partianoj konsideras ĝin kiel la heredanto de la heroaj revoluciaj tradicioj de la kuba popolo, kontraŭ la hispana koloniismo kaj kontraŭ la novkoloniismo imperiisma de Usono, kaj sin proklamas posteulo de la Kuba Revolucia Partio (kiun José Martí fondis en 1892 por batali por la sendependeco de Kubo disde Hispanio) kaj de la Unua Komunisma Partio' (fondita de Julio Antonio Mella kaj Carlos Baliño).[1]

La emblemo de la partio estas la nacia flago kaj la logotipo ene de rektangulo kun ruĝaj bordoj, kiu bildigas du flagojn super brakoj kaj armiloj prenataj de la popolo: unu flago estas ruĝa, simbolo de la proletaro kaj la komunisma karaktero de la Partio kaj la ŝtato, kaj la kuba flago, simbolo de la patrio, kaj sur la nigro aperas la mallongigoj PCC (Partido Comunista de Cuba), en ruĝa koloro ĉirkaŭata de blanko.

La 4-an de oktobro 1965, ekcirkulis la unuan numeron de la gazeto Granma, kiu estas la oficiala organo de la Centra Komitato de la KKP. La prezidento de la Partio, aŭ Unua Sekretario, estas Raúl Castro. Dum multaj jaroj tiu posteno estis de Fidel Castro.

La Unio de Junuloj Komunistaj de Kubo, hispane Unión de Jóvenes Comunistas, estas la ŝtata komunisma junulara organizaĵo de la kariba ŝtato Kubo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]